12 abril, 2006

XIII MIRECO

Okazis en Divinópolis, ŝtato Minas Gerais de Brazilo, dum 8a ĝis 18a horo de 2a de Aprilo, la jara minasa renkontiĝo de la centra okcidento, MIRECO, eldono dek tria.
E-a Parolantoj
Ĝi havis ĉirkaŭ 100 partoprenantoj, kiuj aspektis prelegon pri la historio de la lingvoj kaj orienta prakulturo, krom de prezentaĵo de grupo MUZIKALMA kiu ludis meztempan muzikon per flutoj kaj gitaroj kaj de rakontistino Patrícia kun sia tamboro. Alia amuza momento estis dum la disdonado de esperantaj libroj al preskaŭ ĉiuj partoprenantoj kaj finfine, la grava muziko, hihihi, eĉ kun mano ĉe koro, LA ESPERO.

Gratulon al S-ro Tobias pro la organizaĵo kaj tre bongustaj manĝaĵoj.

05 abril, 2006

1a de Aprilo estos Tutmondigata

Do mi estis kaptita per la granda esperanta mensogo !!!!! :( hehehehe):
Mi ne sciis ke ankaŭ ekzistas tiajn tagojn en aliaj lokoj sur la mondo...., krom Brazilo! La Tago de la Mensogado dum 1a de Aprilo.
Mi eĉ disvastigis pri la destruo de la tumbo de Zamzam :p (Ne tiom agrabla mensogo)
Sed estas tiu, alia esperanta frenezaĵo, iom post iom , mi vere sentas esperanton kiel granda familio disita sur la mondo.
Kaj nun, restas la min, nur atendi la proksiman daton por ankaŭ mensogi kaj eĉ per reto kun eksterlandanoj. Sed ne al vi Faro, hahaha. (hodiaŭ ne estas la tago)
.

01 abril, 2006

Bira Malaperis

Li kredis esti tre famulo,
Li kredis reĝi sur la tuta mondo,
Li estis sole forĵetita.
Foto al disvastigado de la filmo Gerda Malaperis

Bone, mi elŝutis foton al blogo por provi ĝin kaj aperis tiun. Kiel mi ŝatis ĝin, mi lasas ĉi tie kaj diru pri... ho, ve!, La afero estis iom komplikita post, kiel kutime, pluraj hazardaj okazaĵoj. Do, mi nur restas silenteme atendante ion ajn nun, hihihi, la filmo helpos la movadon, ĉar nuntempe tiajn bonajn agadojn mankas al tiu mirinda lingvo.

Aĉetu la DVDn kaj VENDU Esperantaĵoj !!!
(nur tiel nia kulturo survivos). :)

Mi baldaŭ provos krei iojn e-e:
  • Retfilmetoj
  • Ĉemizoj
  • Blogoj
  • Muzikoj
  • Broĉoj
  • Ludoj
  • Kursoj
  • Ktp
Dankon! Mi nun jam scias fari blogon, aŭ estus rettaglibro... UHUUUUUUUU !!!!!!!!
(kun foto, koloro ktp, sed mankas scii ŝanĝi la subbildo kaj enmeti bildetojn kun muziketojn).